Fratogrupo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fratogrupo, Frata grupoFratotaksono estas sistematika termino por kladistiko denotanta la plej proksimajn parencojn de grupo en filogenetika arbo.[1] La exprimo estas plej facile ilustracita pere de kladogramo:




A



B




C



La fratogrupo de A estas B. Krome la fratogrupo de B estas A. Tiuj du grupoj, kune kun aliaj descendantoj de sia lasta komuna praulo, konstitutas kladon; ties fratogrupo estas C. La tuta kladogramo estu denove enradikita en pli granda arbo, proponante pliajn fratogrupojn. Ĉe kladistikaj standardoj, A, B, kaj C povas ĉi tie reprezenti specimenojn, speciojngrupojn. Ĉe kazoj kie ili reprezentas speciojn, oni uzas ankaŭ la terminon frata specio.

La termino "frata grupo" estas ĉiam uzata en rilatoj al filogenetika analizo. Nur grupoj konsideritaj en la analizo estu markataj kiel frataj grupoj. Komune citita ekzemplo estas birdoj, kies frata grupo estas krokodiloj.[2][3] Tio estas tamen vero nur ĉu temas pri nunaj taksonoj. La arbo de la birda familio estas enradikita en dinosaŭroj, kio faras ke nombraj grupoj forbranĉis antaŭ veni al la lasta komuna praulo de birdoj kaj krokodiloj.[4] Tiele la termino frata grupo devas esti konsiderata kiel relativa termino, Kun la averto ke la frata grupo estas la plej proksima parenco nur inter la grupoj/specioj/specimenoj inkluditaj en la analizo.[5]

Referencoj

Ŝablono:Reflist

  1. . Introduction to Phylogeny: What is a Sister Taxon?. Biology 404 - Evolution. Department of Biological Science, California State University, Fullerton. Alirita 4a Januaro 2012.
  2. (1a Majo 1994) “Cladistics and the Fossil Record: The Uses of History”, Annual Review of Earth and Planetary Sciences 22 (1), p. 63–89. doi:10.1146/annurev.ea.22.050194.000431. 
  3. (1 January 1988 2008) “Haemothermia or Archosauria? The interrelationships of mammals, birds and crocodiles”, Zoological Journal of the Linnean Society 92 (1), p. 67–104. doi:10.1111/j.1096-3642.1988.tb01527.x. 
  4. . Ancient bird-crocdilian ancestor uncovered. AVES VITAE - The lives of birds. Alirita 4a Januaro 2012.
  5. (2010) “Taxonomy in Evolutionary Perspective - An essay on the relationships between taxonomy and evolutionary theory”, Synbiologia Hungarica 5, p. 1–42.