Friðrik Hansen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friðrik Hansen
Persona informo
Naskiĝo 17-an de januaro 1891 (1891-01-17)
Morto 27-an de marto 1952 (1952-03-27) (61-jaraĝa)
Profesio
Okupo verkisto vd
vdr

Friðrik HANSEN naskiĝis en la bieno Sauðá en Borgarsveit en Skagafjörður-distrikto Islando, la 17-an de januaro en la jaro 1891. Li edukiĝis en la Instruista Lernejo en Rejkjaviko kaj postenis kiel instruisto en Sauðárkrókur ekde 1921 ĝis la fino de sia vivo. Dum jardekoj li dumsomere ankaŭ laboris kiel estro de vojlaborado en la distrikto Vestur-Húnavatnssýsla. Inter 1934 kaj 1946 li servis kiel estro de la administrantaro de la komunumo de Sauðárkrókur. Li mortis la 27-an de marto 1952.

Friðrik Hansen komencis verki poemojn jam kiel junulo. Tamen lia poemaro nur aperis en 1957, post lia morto, sub la titolo Ljómar heimur (Lumas mondo). Tamen, jam longe antaŭ tiu tempo lia poeta talento estis vaste konata, kaj multaj melodioj, akompanaj al liaj poemoj, fariĝis tre popularaj, precipe tiuj komponitaj de Pétur Sigurðsson. La poemoj de Friðrik estas profunde lirikaj kaj romantikecaj. En 1982 aperis bela elekto el liaj poemoj, sub la titolo Ætti ég hörpu, en prizorgo de la poeto Hannes Pétursson.

En esperanto aperis[redakti | redakti fonton]