Friederikenschlösschen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Okcidenta fasado de la Friderika-kasteleto en Bad Langensalza.

Friederikenschlösschen estas ĝardena vilao en la urbokerno de Bad Langensalza.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kasteleto nomitis por la duka vidvino Friederike von Sachsen-Weißenfels (1715-75), kiu estis filino de duko Frederiko la 2-a de Sachsen-Gotha-Altenburg. La urbo kaj la regiono Langensalza apartenis de 1657-1746 al la albertina duklando Sachsen-Weißenfels. Post la morto de Johano Adolfo la 2-a (en 1746) lia dua edzino transloĝiĝis en la 24.11.1746 al Kastelo Dryburg en Langensalza. En 1749 ŝi akiris antaŭ la ĉirkaŭfortikaĵo en la oriento de la urbo burĝan ĝardenon kaj grundon kaj konstruigis surloke someran palaceton. La super la portalo vddebla alianca blazono en kartuŝo montras ĝis nun la dinastian unuecon inter la dukaj dinastioj de Sachsen-Gotha kaj Saksio-Weißenfels. Post la morto de la dukino ŝia iama persona kuracisto Christian Friedrich Stöller aĉetis la tuton (en 1775).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La privata uzo por loĝado ĝis 1945 provokis alikonstruojn diversajn interne, dume la ekstero restis apenaŭ ŝanĝita kaj barokstila. La meza pavilono de la unuetaĝa konstruraĵo ekzemple plialtigitis; en la nova supra etaĝo troviĝas granda salono. Du kvinalaj kavalirdometoj (originantaj el la plej frua konstrufazo) estas je ambaŭ flankoj. Friedrike pligrandigis la parkon kaj farigis lin vera baroka ĝardena ensemblo. Ĉe la norda flanko konstruitis veturilejo kaj stalaro kie troviĝas ekde marto de 2008 historia gappresejo de la urbo. Sude viziteblas varmkulturejo de la 19-a jarcento konstruite laŭ la Tudor-stilo. En la malantaŭo de la ĝardeno estas historia pavilono el 1878. Tie fontas el bronza pelvo sulfuroza akvo, kiu uzatas ekde 1812 kiel kuracakvo. Grandstilaj restaŭradlaboroj estis de 1994-2000. La parko surbaze de historiaj planoj reproduktitis kia ĝi estis en la 1751-a jaro. Ekde la 1946-a jaro okazas regule kulturaj aranĝoj kaj kastelete kaj parke. La kastelo ankaŭ ofte servas kiel loko por geeziĝaj ceremonioj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 1, 2009, ISBN 978-3-7954-2249-3 , p. 30-31

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Pri la kastelo kaj la parko sur la urba porturista retpaĝaro.