Friedrich Wilhelm von Bicken

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Wilhelm von Bicken
8-a majenca guberniestro en Erfurto
Regado 1717-1732
Persona informo
Naskiĝo 17-a jarcento
Morto 1732
en Erfurto
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo ĝenerala vikario • kanoniko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Friedrich Wilhelm Freiherr von BICKEN (mortis en 1732 en Erfurto) estis la oka majenca guberniestro de Erfurto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis kanoniko en Mainz, kortega konsilisto en Vieno, generalvikario kaj guberniestro en Erfurto.

Pro la privilegio esti subalterna nur rekte al la imperiestro li ĝuis senperajn kontaktojn al la kortego viena imperiestro Leopoldo la 1-a kaj al la majenca ĉefepiskopo Lothar Franz von Schönborn. Tion li utiligis i.a. por reakiri bienojn kiuj iam estis en la posedo de lia familio (kun pozitiva rezulto post 50 jaroj da tribunala kverelo).

Agadoj en Turingio[redakti | redakti fonton]

En 1717 li ekdeĵoris kiel guberniestro en Erfurto kaj restis tiufunkcie ĝismorte. Li estis entombigita en la Preĝejo Sankta Wigbert.

Sub lia administrado la drapaĵ-metiado en la erfurta regiono ekfloris. Krome li novkonstruigis la Preĝejon Sankta Vito en Gispersleben apud Erfurto (nuntempe kvartalo de Erfurto).