Ftiotido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
situo de Ftiotido en Grekio

Ftiotido (greke Φθιώτιδα respektive Νομός Φθιώτιδας - Nomos Fthiotidas) estas unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomigas Νομός, do "nomos") , oriente de la centro de la kontinenta parto de Grekio. Ĝi kovras areon de 4.441 km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 179.000 enloĝantojn. Ftiotido krome estas unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomigas Νομός, do "nomos"). Ĉefa loĝloko estas la urbo Lamia. La teritorio apartenas al la administra regiono ("periferio") Meza Grekio.

Parto de la provinco estas la antikva pejzaĝo Ftio, kiu laŭ la helena mitologio, aparte laŭ Homero, estis la regno de la legenda reĝo Peleo kaj lia filo Aĥilo.

Ftiotido situas ĉe la orienta marbordo de la kontinenta parto de Grekio, proksime al la norda parto de la insulo Eŭbeo, ĉe la Golfo de Maliakos. La rivero Sperĥios, kiu sudoriente de la provinca ĉefurbo Lamia enfluas la golfon, dum sia vojo kreis fekundan ebenaĵon, kiu estas domian pejzaĝa eco de la provinco. La larĝa rivera valo estas ĉirkaŭita de montaroj, inter kiuj elstaras la orientaj partoj de la Pindos-montaro. La plej alta punkto estas la Parnaso (2.457 metroj) ĉe la suda limo al la najbara provinco Focido.

Eksteraj ligiloj

grekeoficialaj paĝoj de la provinco

Ŝablono:Ĝermo-Grekio