Funo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Funo (angle phoon) estas la pozo de kuranta homo, simile al la desegnaĵo sur la konata ŝildo «urĝa elirejo». Laŭ la nomkreinto, John E. Darrow, tiu pozo venas el la egiptiaj murdezegnaĵoj, kie homoj estas ĉiam portretitaj de la flanko (profilo).

Tiu pozo, aŭ pli bone la foto de ĝi, nomiĝas funo, simple ĉar tio ŝajnis taŭga kaj adekvatsona nomo por ĝi. Homoj amuziĝadis kapti tiajn fotojn kaj sendi ilin al Darrow, kiu iam, kiel junulo, pro faris tian foton. Funado iĝis pli kaj pli populara: homoj fotiĝas fune antaŭ la egiptiaj piramidoj kaj aliaj konataj objektoj tutmondaj.

Estas kelketaj reguloj por ĝusta funo:

1. La funanto devas esti fotita de la flanko. 2. La modelo devas fleksi la kubuton, tiel ke aspektas kiel kuranto, ne kiel dancanto. 3. Oni devas stari sur nur unu gambo. 4. Ne rigardi en la kameraon kaj ne rideti. 5. La funanto devas estas tutkorpe videbla sur la foto. 6. Ju pli speciala la loko, des pli interesa la funo.

Ligo[redakti | redakti fonton]