Furunko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Furunklo)
Furunko

Furunko estas inflamita harfolikulo en la haŭto kaj estas akuta, nekroza formo de folikulito. La inflamo ekestas pro infekto per stafilokokoj kaj estas kontaĝa dum krevo. La bakterio surhaŭtigas ĉe multaj homoj sen ke ili havas problemojn pro tio, antaŭ ĉio en la nazo kaj inter la femuroj. Furunkoj ekestas antaŭ ĉio en la nuko, la vizaĝo kaj sur la brusto kaj gluteoj. Frotado de la haŭto sur vestoj kaj humideco estas akcelaj faktoroj.