Gábor Molcsány

El Vikipedio, la libera enciklopedio

MOLCSÁNY Gábor (pro. molĉa:nj) estis hungara inĝeniero pri arbarkulturo naskita en Nagybánya la 4-an de julio 1887 kaj mortinta en Budapeŝto la 17-an de januaro 1965.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Molcsány diplomitiĝis en 1911 en Selmecbánya. Inter 1935 – 44 li estis ĉefsekciestro de la arbarkulturado de la ministerio. Li verkis en la vojaĝgvidlibro Magyarország(Bp., 1963) la parton pri naturdefendo, pri flaŭro kaj faŭno.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.