Géza Benedek

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BENEDEK Géza estis rumanuja hungara kuracisto naskita en Kisbacon la 13-an de septembro 1916 kaj mortinta en ? la 2-an de decembro 2010.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Benedek finis la mezlernejon en Sfântu Gheorghe, la medicinon li studis en Kluĵo, Budapeŝto kaj en Halle an der Saale (Germanujo). Unue li laboris eksterlande, poste inter 1942 kaj 1950 en Herculian, pli poste en sia naskiĝvilaĝo, en Cristuru Secuiesc kaj Odorheiu Secuiesc kaj en Uzon. Ekde 1952 li estas interna ĉefkuracisto en Covasna en kormalsanulejo, kiun li fondis. Ekde 1961 li estas samloke korsaniga ĉefkuracisto. Li publikas ekde 1938 en Ifjú Erdély, pli poste en rumanaj, germanaj kaj amerikanaj fakrevuoj. Li partoprenis en elaborado de projektoj por evoluigo de la urbo Covasna. Li pristudis la sanigan signifon kaj efikmanieron de mineralakvaj fontoj kaj gasfontoj de Sikullando al kor- kaj arterisistem-malsanoj.

Studoj[redakti | redakti fonton]

  • Kapillármikroszkópos viszgálatok (Orvosi Szemle, 1967,2);
  • Angaben zum Wirkungmechnismus..., Arch. für Physiotherap, 1968, 4);

Volumo[redakti | redakti fonton]

  • Efectele terapeutice ale staţiunilor balneo-climaterice din judeţul Covasna. Red. Darkó Zsigmond kaj Petru Oprea, Sepsiszentgyörgy 1969).

Fontoj[redakti | redakti fonton]