Géza Imrédy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Géza Imrédi)

IMRÉDY Géza [pr. imre:di] estis rumanuja hungara aktoro naskiĝinta en Versec la 19-an de januaro 1909 kaj mortinta en Kluĵo la 2-an de junio 1987.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Li ludis en Oradea en jaroj 1927–1929, poste en Satu Mare, Târgu Mureş kaj Arad. Inter 1941 kaj 1944 li estis ano de la Teatro de Erzsébetváros en Budapeŝto. En 1945 li revenis al Satu Mare. Ekde 1947 ĝis 1975 li estis ano, unu el gvidantaktoroj de la teatro Kolozsvári Állami Magyar Színház de Kluĵo. Inter 1949 kaj 1952 li instruis drampraktikon en la Magyar Művészeti Intézet. Li tradukis teatraĵojn kaj verkis kanttekstojn (inter aliaj la tekston por kanzono de George Sbârcea A Donát úton nyílnak már...)

El liaj roloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Színházművészeti Lexikon