Galerio Doria Pamphilj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portreto de Inocento la 10-a
Diego Velázquez (1650)

La galerio Doria Pamphilj (itallingve Galleria Doria Pamphilj) estas granda artkolekto lokita en la palaco Doria Pamphilj (palazzo Doria Pamphilj), en Romo. Ĝi troviĝas inter la Via del Corso kaj la Via della Gatta. La ĉefa enirejo situas sur la "Piazza del Collegio Romano". Same kiel la palaco, la galerio estas ankoraŭ private posedita de la princa romia familio Doria Pamphilij.

La granda kolekto da pentraĵoj, mebloj kaj statuoj estis progrese konstituita ekde la 16-a jarcento de la familioj Doria, Pamphilj, Landi kaj Aldobrandini, kiuj jam de longe kunuiĝis per edziĝoj sub la nomo "Doria Pamphilj". En la kolekto troviĝas pentraĵoj kaj mebloj el la eksa kolekto de la papo Inocento la 10-a, kiu testamentis ilin al sia nevo Camillo Pamphilj. La palaco plivastiĝis tra la jarcentoj : ĝi hodiaŭ verŝajne estas la plej vasta privata palaco de Romo

La fama portreto de Inocento la 10-a, fare de Diego Velázquez, estas kutime rigardita kiel la ĉefa majstroverko de la kolekto.

Aliaj projektoj

Ŝablono:Projekto

Eksteraj ligiloj