Inocento la 10-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Inocento la 10-a
236-a papo de la katolika eklezio
Portreto fare de Diego Velázquez
Portreto fare de Diego Velázquez
Naskonomo Giovanni Battista PAMPHILJ
Pontifiko de 15-a de septembro 1644 [#]
ĝis 7-a de januaro 1655 [#]
Antaŭulo Urbano la 8-a
Sekvanto Aleksandro la 7-a
Persona informo
Naskiĝo 6-an de majo 1574 (1574-05-06)
en Romo,  Papa Ŝtato
Morto 7-an de januaro 1655 (1655-01-07) (80-jaraĝa)
en Romo,  Papa Ŝtato
Tombo Kirko de Sankta Agnes en Agonio [#]
Alma mater Pontifika Gregoria Universitato [#]
Familio
Dinastio House of Pamphili [#]
Patro Camillo I Pamphili [#]
Patrino Flaminia Cancellieri del Bufalo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Inocento la 10-a, nasknome Giovanni Battista PAMPHILJ, (naskiĝis la 6-an de majo 1574 – mortis la 7-an de januaro 1655) estis la romkatolika papo ekde 1644 ĝis 1655. Li naskiĝis en Romo : lia familio devenis de Gubbio, en Umbrio, kaj alvenis al Romo dum la regado de la papo Inocento la 9-a.

Giovanni obtenis diplomon en la Collegio Romano kaj spertis tre kutiman cursus honorum : samkiel sia onklo, li fariĝis kardinalo en 1629. Li sekve partoprenis la koncilion de Trento kaj fariĝis membro de la Romia Inkvizicio.

Giovanni Pamphili sekvis la papon Urbanon la 8-an (1623-1644) je la 15-a de septembro 1644. Oni rigardas Inocenton la 10-an kiel unu el la plej ruzaj politikistoj de tiu periodo. Li multe plifortigis la potencon de la Vatikano. Tiu papo cetere restis fama pro sia fama portreto, kiun la pentristo Diego Velázquez pentris dum restado en Romo.