Gastino el estonto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gastino el estonto (ruse Гостья из будущего) estas produktita en Sovetunio kvinparta televidserio pri aventuroj de Alisa Seleznjova, populara scienc-fikcia protagonistino de Kir Buliĉov. „Gastino el estonto“ estas unu el la plej popularaj sovetiaj porinfanaj filmoj de la 1980-aj jaroj. La unuan fojon la serio estis spektigita en marto de la jaro 1985.