Gastvartisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gastvartistino)
Gastvartistino inter du knaboj

Gastvartisto estas kutime juna plenkreskulo, kiu helpas al gastiga familio pri la vartado de infanoj kaj hejmaj laboroj, interŝanĝe de senkosta loĝado kaj manĝado kaj poŝmono. Ofte la gastvartisto laboras en alia lando malsama de sia devenlando, interalie por ekkoni novan kulturon kaj praktiki fremdan lingvon.

En multaj lingvoj oni uzas por gastvartisto la francan esprimon au pair [oPER], kiu origine signifas "reciproke" aŭ "egalvalore", kaj estas uzata pro tio, ke la gastvartisto estas konsiderata kiel familiano kaj ne kiel hejma servisto. Almenaŭ en Eŭropo komence estis knabinoj kiuj uzis tiun sistemon kaj ĉefe francinoj kiuj iris al Britio praktiki la anglan, de kio devenas la internacie konata franca nomo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]