Gazankulu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gazankulu
1971 – 27-a de aprilo 1994

South African bantustan
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr

Gazankulu estis bantustano en Sudafriko, intencita de la apartisma registaro por esti duon-sendependa hejmlando por la ŝangaa conga popolo. Ĝi estis situa kaj en Norda Transvalo, nune Provinco Limpopo kaj Orienta Transvalo, nune Mpumalanga provinco. Ĝi ricevis mem-regadon el la centra registaro en 1969, kun ĉefurbo en Giyani. La hejmlando Gazankulu kovris la landojn ĉirkaŭ la Hospitalo Elim, kiu estas 15 km el Maĥado, same kiel kelkajn areojn ĉirkaŭ la valo de la rivero Levubu, la vilaĝojn Valdezia kaj Bungeni kiuj estas la du plej grandaj congaj setlejoj en la valo de Levubu, kun kombinita loĝantaro de pli ol 50 000 personoj, laŭ la statistiko de loĝantaro de mezo de 2015 kaj etendas al Hazyview en Mpumalanga. Totala longo de Gazankulu, el Hospitalo Elim al Hazyview, estis 317 km longa, kio estas distanco ekvivalenta de veturo el Pretorio al Bandelierkop en Limpopo. La hejmlando konsistis el la ĉefa 'Mainland Gazankulu' kio estis Elim, Giyani kaj Malamulele, kun 3 grandaj eksklavoj, kiuj estis Bushbuckridge, Tzaneen kaj Phalaborwa. Gazankulu kunhavis limojn kun aliaj nigrulaj hejmlandoj, kiuj estis Venda, Lebowa kaj Kangwane.