Gendun Drup

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gedun Drub)
1-a reenkarniĝo de la Dalai-Lamao
Gendun Drup
Naskonomo ?
Identigodato
Antaŭulo (neniu)
Posteulo Gendun Gyatso
Dato de naskiĝo 1391
Loko de naskiĝo nekonata
Dato de morto 15-a de januaro 1475
Loko de morto Tashilhunpo
vdr

Gendun Drup estas konsiderata la unua dalai-lamao. Li naskiĝis en Tibeto kaj estis rekonita kiel la reenkarniĝo de Avalokiteŝvara.

Gedun Drub estis studento de Tsongkhapa (Btsong-ka-pa) kaj la fondanto de gelugpa en Tibeta budhismo.

Gedun Drub naskiĝis en bovejo. Li estis filo de nomadoj, kaj fakte li estis bovisto ĝis la aĝo de sep jaroj. Post, li estis metita en la monaĥejon de Nartang (Nar-thang). Ĝis meze de sia vivo li iĝis unu el la sanktaj disĉiploj plej estimataj de la lando.