Saltu al enhavo

Geh aus, mein Herz, und suche Freud

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Titolbildo de Praxis Pietatis Melica, eldono de 1721.

Geh aus, mein Herz, und suche Freud estas eklezia somerkanto de Paul Gerhardt (1607–1676). Unuafoje la poemo publikiĝis en 1653 per la kvina eldono de la kantaro Praxis Pietatis Melica de Johann Crüger.[1]

La detalega teksto, kiu laŭ originala versio de Paul Gerhardt ampleksas 15 strofojn, subdividiĝas en plurajn partojn: En la unua parto la rigardo de la naturo kiel „faro de la granda Dio“ (8-a strofo) kaj la admiro de ĝia beleco staras en la malfono. La dua parto temas pri la antaŭsento, ke la ĉiela ĝardeno eĉ superradius la teran belecon. La finaj strofoj deduktas el la antaŭaĵo la peton, atingi al perfektiĝo. La vojon tien ili ilustras per bildoj el la naturo: „... dass ich dir werd ein guter Baum“ [ke mi fariĝu bona arbo], „Verleihe, daß zu deinem Ruhm ich deines Gartens schöne Blum und Pflanze möge bleiben“ [Igu, ke por Via glor' mi restu bela flor' kaj planto de Via ĝarden'] (14) same kiel „laß mich bis zur letzten Reis an Leib und Seele grünen“ [Igu min ĝis la lasta vojaĝ' verdi je korpo kaj anim'] (15).

Multaj presaĵoj de la teksto limiĝas je la selekto de la strofoj 1–3 kaj 8. Tiuforme la kanto memstariĝis al popolkanto.

La kantoteksto ligiĝis dumpase de la historio ĉiam denove kun diversaj melodioj. En la unua presaĵo eldonita de Johann Crüger en 1653 la teksto komence havis la melodion de la kanto Den Herrn meine Seel erhebt.[1]

En la jaro 1667 komponisto Johann Georg Ebeling publikigis la kanton kun melodio, kiun li novkomponis, en la kolekto Pauli Gerhardi Geistliche Andachten.[2] Tiu ĉi konsistigas la unuan melodion aparte komponitan por tiu teksto. Ĝi aperas kiel diskanto en kvarvoĉa ĥorkomponaĵo kun du instrumentaj suprovoĉoj ad libitum. La kolekto de Ebeling celis kaj la liturgian uzon kaj ankaŭ la hejman piecon.

La Pri tiu ĉi sono plej fama melodio por la teksto de Gerhardt devenas de August Harder (1775–1813).[3] Ĝi estis unue muzikigo de la poemo Die Luft ist blau, das Tal ist grün de Ludwig Hölty. Orgenisto Friedrich Eickhoff (1807–1886) kiel unua submetis ĝin sub la tekston de Gerhardt en 1836. Tiu ĉi priverkaĵo tamen estas iomete problema, ĉar la formo de la melodio postulas ripeton de la lasta tekstolinio de ĉiu strofo, per kio ofte tekstlinioj de malpli graveco akiras tro egan pezon. La malpeza, gaja sono de la melodio tamen konvenas bonege al la karaktero de la gerharda teksto kaj kontribuis multan al la populareco de la kanto. Kune kun ĉi tiu melodio la teksto estas presita en la Evangela Kantaro kiel numero 503.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Johann Crüger: Praxis Pietatis Melica. Das ist: Übung der Gottseligkeit in Christlichen und trostreichen Gesängen. Editio V. Runge, Berlino 1653, p. 779 sj. Cifereca kolekto de la Bavara Ŝtata Biblioteko.
  2. Friedhelm Kemp (eld.): Paul Gerhardt. Geistliche Andachten. Represaĵo. Bern 1975.
  3. Matthias Werner: Harder, August. In: Wolfgang Herbst: Wer ist wer im Gesangbuch? Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen 2001, ISBN 3-525-50323-7, S 131 sj..

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Christa Reich: Geh aus, mein Herz, und suche Freud. En: Hansjakob Becker u.a. (eld.): Geistliches Wunderhorn. Große deutsche Kirchenlieder. 2-a, reviziita eldono. C. H. Beck, Munkeno 2003, ISBN 3-406-48094-2, pj. 262–274.
  • Johann Anselm Steiger: „Geh' aus, mein Herz, und suche Freud'“: Paul Gerhardts Sommerlied und die Gelehrsamkeit der Barockzeit (Naturkunde, Emblematik, Theologie). de Gruyter, Berlino 2007, ISBN 978-3-11-019440-1.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]