Gelto d'Archei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dromedaroj en Gelto d'Archei

La Gelto d'Archei estas akvejo, plej verŝajne la plej fama gelto en la Saharo. Ĝi situas sur la Altebenaĵo Ennedi en nordorienta Ĉado, sudoriente de komunumo Fada. La gelton uzas diversaj bestoj kaj oni vidis en 2001 eĉ kvin nilajn krokodilojn. Restaĵoj el la meza holoceno, kavernaj desegnaĵoj montras, ke tiu specio estis abunde disvastiĝinta en la dezerto (tiam eble marĉa regiono).

La ĉirkaŭo de Gelto d'Archei estas senfrukta, malfacile alirebla loko. Por atingi la gelton, oni bezonas kelkhoran piediradon aŭ uzon de dromedaroj, terena veturilo. El la ĉefurbo de Ĉado, el N’Djamena, oni bezonas kvar tagojn por atingi la gelton, per ajngrunda aŭtomobilo.