Gelu (Terebești)
Gelu | ||
---|---|---|
Vilaĝo | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | Satu Mare | |
Alinome | Vadaspuszta (hungare), Micro 17 | |
Komunumo | Terebești | |
Iama hungara departemento | Szatmár | |
Situo | 47° 41′ N, 22° 47′ O (mapo)47.68522.781944444444Koordinatoj: 47° 41′ N, 22° 47′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 121 m | |
Poŝtkodo | 447322 | |
Loĝantaro | 436 (en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 139081 | |
Gelu [ĝelu] (hungare: Vadaspuszta) estas vilaĝo en Rumanio administre apartenanta al la komunumo Terebești.
Gelu ekestis en 1921 okaze de agra reformo el tereno de Terebești; en 1941 oni aligis ĝin al la komunumo Terebești. Ĝia nomo honoras samnoman valaĥian dukon.
Tra Gelu pasas la distrikta vojo DJ108L, kiu ligas ĝin al Terebești kaj al Mădăras. La distrikta vojo DJ194D komenciĝas tie kaj iras al Baba Novac kaj Ardud.