Gempiledoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Gempiledoj (Gempylidae) estas familio de Perkoformaj fiŝoj.

Ili estas longecaj fiŝoj kun simila aspekto al barakudoj, kiu havas longan dorsan naĝilon. La plej grandaj specioj, kiaj la Thyrsites atun, kreskiĝas ĝis 2 m longe. Kiel la barakudoj, ili estas predantoj, kun kaninecaj dentoj.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Johnson, G.D. & Gill, A.C.. (1998) Paxton, J.R. & Eschmeyer, W.N.: Encyclopedia of Fishes. San Diego: Academic Press, p. 190. ISBN 0-12-547665-5.