Geoffrey Rush

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rush ĉe la Internacia Filmofestivalo de Toronto en 2011.
Rush ĉe la premiero en Sidnejo de Pirates of the Caribbean: On Stranger Tides en Majo 2011

Geoffrey Roy Rush (naskiĝis la 6an de Julio 1951) estas aŭstralia aktoro kaj kinproduktoro. Li estas unu el malmultaj homoj kiuj estis ricevinta la tri plej famajn aktorpremiojn nome Oskar-premio, Premio Tony kaj Premio Emmy. Li fakte ricevis unu Oskar-premion pro aktorado (el kvar antaŭelektoj), tri premiojn el la Brita Akademio (el kvin antaŭelektoj), du Premiojn Ora Globo kaj kvar premiojn de la Screen Actors Guild. Li estas la fonda Prezidanto de la Australian Academy of Cinema and Television Arts kaj estis elektito la Aŭstraliano de la jaro 2012.[1][2]

Li aperis en konataj filmoj kiaj la jenaj:

  • Elizabeth, 1998
  • Les Misérables, 1998
  • Shakespeare in Love, 1998
  • Quills, 2000
  • Frida, 2002
  • Finding Nemo, 2003
  • Serio Pirates of the Caribbean en la rolo de Kapitano Hector Barbossa, 2003, 2007, 2011
  • The King's Speech, 2010

Notoj

  1. Australian of the Year Awards 2012 Recipients
  2. Singer, Jill "Rush to flat earth". Herald Sun. 24a Marto 2008.