Geognozio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La termino geognozio[1] estis uzata ĝis komenco de la 19-a jarcento por la scienco pri la strukturo kaj la konstruo de la terkrusto.

La termino geologio, uzata de post la malfrua 18-a jarcento, komence nur celis esplorojn pri la evolua historio de la Tero. Poste la signifo de la termino vastiĝis kaj geologio kiel scienco de la konstruo kaj evoluo de la Tero tute forpuŝis la terminon „geognozio“, tiel ke nuntempe temas pri esperanta arkaismo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ Karl Steier, Ausführliches Esperanto-Deutsches Wörterbuch, 1923, temas pri Zamenhofa vorto.