George Jamesone

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Jamesone (1590-1644), memportreto (ĉ. 1642)

George JAMESONEJAMESON (n. ĉirkaŭ 1587 - m. en 1644) estis skota portretisto.

Li naskiĝis en Aberdeen, kie lia patro estis arkitekto kaj membro de la pentrista ligo. Post la studado de pentrado ĉe Petro Paŭlo Rubens en Antverpeno (kie Antoon van Dyck estis lia kunlernanto), Jamesone revenis en 1620 al Aberdeen, kie li edziĝis en 1624. Tie li restis almenaŭ ĝis 1630, kiam li transloĝiĝis al Edinburgo.

Li estis dungita de la magistratoj de Edinburgo por kopii plurajn portretojn de skotaj reĝoj, cele al ilia prezento antaŭ Karlo la 1-a de Anglio okaze de lia unua vizito al Skotlando en 1633. La reĝo rekompensis la pentriston per diamanta ringo, kiun li prenis el sia propra fingro. Tiu okazaĵo famigis Jamesone, kaj li rapide ricevis konstantajn mendojn el la nobelaro kaj aristokratio de Skotlando. Inter liaj plej notindaj studentoj menciindas John Michael Wright. Jamesone mortis en Edinburgo en 1644.