George Shearing

El Vikipedio, la libera enciklopedio

George SHEARING (naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1919 en Londono; mortis la 14-an de februaro 2011 en Manhatano, Novjorko) estis blinda angla/usona ĵazpianisto kaj komponisto.

Shearing estis blinda ekde la naskiĝo. Kiel muzikisto li estis sufiĉe sukcesa en Britio. Fine de la 1940-aj jaroj li transloĝiĝis al Usono kaj tie gajnis mondvastan sukceson.

Famaj komponaĵoj

  • Lullaby of Birdland
  • September in the Rain

Eksteraj ligiloj

greke Listo de registraĵoj