Georges Seurat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georges Seurat, 1888

Georges-Pierre SEURAT (naskiĝis la  2-an de decembro 1859(nun 1859-12-02) en Parizo, mortis la 29-an de marto 1891 (31‑jara) en Parizo) estis Franca Post-impresionisma pentristo.

Pentrista kariero

Seurat pentris dum iom da tempo kun la Impresionismaj pentristoj, Claude Monet, Renoir, Sisley Kaj Pisarro. Liaj sciencaj ideoj pri koloro poste kondukis lin al disvolvo de malsama pentra teĥniko. Li pentris per etaj kolor-punktoj, kun la teorio ke la okulo de la vidanto miksus ilin. Tiu teĥniko estas nomata punktismo.

Seurat kaj lia sekvantaro estas ofte referataj sub la nomo Nov-impresionistoj. Liaj plej famaj pentraĵoj estas Somera dimanĉo sur insulo Grande Jatte (1884-1886) en "Art Institute of Chicago"[1] kaj Sinbanantoj en Asnières (1884) en la "Nacia Galerio de Londono".

Detalo el La Parado (1889) montras punktismon
Somera dimanĉo sur insulo Grande Jatte (1884-1886)
Sinbanantoj en Asnières (1884)

Referencoj

Vidu ankaŭ


Eksteraj ligiloj