Gergely Benczédi
BENCZÉDI Gergely (beĉedi) hungara instruisto, natursciencisto (Bencéd, 29-a de marto 1839 – Kolozsvár, 13-a de decembro 1906).
Biografio[redakti | redakti fonton]
Li studis natursciencojn en universitatoj de Göttingen kaj London. Inter 1866 kaj 1902 li instruis en la unitariisma ĉefgimnazio de Koloĵvaro, 10 jarojn li estis direktoro.
Verkoj[redakti | redakti fonton]
- A méterrendszer (Kolozsvár, 1870);
- A kolozsvári unitárius kollégium vázlatos története (Kolozsvár, 1901);
- Berde Mózsa életrajza (Bp., 1901).