Gergely Bethlen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BETHLEN Gergely [pr. betlen], grafo bethleni estis hungara kanceliera oficisto, honvedkolonelo naskiĝinta en Marosvásárhely en 1810 kaj mortinta en Koloĵvaro la 23-an de decembro 1867.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Bethlen organizis en 1848 la Kossuth-husarregimenton kaj aliĝis al Bem. Li partoprenis en bataloj de Vízakna kaj Piski. Post la falo de hungara revolucio de 1848 li fuĝis en Turkujon kaj poste en Italujon, kie en 1859 luktis kune kun Garibaldi. Li pensiuliĝis kiel generalo de la itala armeo en 1865. En 1867 li ricevis amnestion kaj revenis en Hungarujon.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon