Muzeoj en la Nova Kastelo (Steinach)

La Nova Kastelo (germane: Neues Schloß) en Steinach (Germanujo; Dr.-Max-Volk-Straße 21) gastigas du interesajn muzeojn, nome Museum Steinacher Spielzeugschachtel (pri infanludiloj) kaj Deutsches Schiefermuseum (pri ardezo kaj ardezaĵoj).
Muzeo pri ludiloj
[redakti | redakti fonton]Jam frue la Steinach-anoj partigis la okupiĝon pri ludilfabrikado, oftantan en la orienta Turingia Arbaro kaj la Turingia Ardeza Montaro. Jam dum la 16-a jarcento komercistoj nurenbergaj interesiĝis pri ludila kreado en Sonneberg por vendi la tiaĵojn okaze de la Lepsika foiro kaj reveninte ankaŭ en sia Nurenbergo mem. El la pli envala Steinach, metiistoj kaj arbaraj kamparanoj transportis siajn ofte krudajn modelojn al Sonneberg kie ĉi aferoj estis kolektotaj. Inter 1789 kaj 1862 urba privilegio de Sonneberg eĉ malpermesis rektan komercadon per ludiloj por fabrikantoj el la ĉirkaŭaĵoj de Sonneberg! Konkurenco ekz. el la Seiffen (Ercmontaro) ne tuŝiĝis de tio. Tamen internacie plej furoris Sonneberg kaj ekde 1830 estis presitaj la katalogoj Sonneberger Musterbücher kiuj anstataŭu specimenojn en skatoloj (Spielzeugschachtel).
En Steinach estis kreitaj ŝatataj lignaj ŝipetoj (ekz. fare de OGAS-Fabrik Alexander Greiner & Otto Alex Sohn). Jenas aliaj atelieroj respektive ludilfaristaj dinastioj: Christoph Berger, E. & L. Eichhorn, Gehler Milon, Christian Herbart KG, Bernhard Kienel, Georg P. Kienel, Otto Koch & Sohn, Theodor Luthardt, Werner Luthardt-Idel, Otto Rothenberger, Arno Sesselmann, Reinhold Sieder, Philipp Träger, Georg C. Vogel, Caspar Zitzmann kaj Emil Zitzmann.[1] En 1936 oni fondis muzeon Steinacher Spielzeugschachtel kiu funkciis ĝis 1961. Tiam la tuto cedis la lokon al produktara prezentado de DEMUSA Berlin, do kvazaŭ al reklamo por foiroj kaj interesatoj el fremdaj landoj.[2] Peto de 1975 remalfermi la belan, tradician kolekton ne sukcesis tiel ke nur post Turniĝo revenis la origina ludila elmontrado.
Nun memkompreneble ĝi krom historiajn ludilojn prezentas ankaŭ la evoluigon de ludilkreado dum la lastaj jardekoj. Kelkaj ankoraŭ funkciantaj produktantoj de tempo al tempo utiligas la muzeon por sinprezento kaj kreiva partoprenigo de vizitantoj. La aventura strato Deutsche Spielzeugstraße unuigas en Turingio kaj Frankonio urbojn kiuj rolis kaj rolas en la produktado de ludiloj.[3] En Sonneberg mem troviĝas la Germana muzeo pri ludiloj.
Muzeo pri ardezo
[redakti | redakti fonton]La muzeo pri ardezo, inaŭgurita en la 1990-a jaro, estas la ununura siaspece en Germanlando. Ĝi traktas la en la regiono de Steinach dum pli ol 400 jaroj florintan metion de grifelo-produktado. Finiĝis tio nur en 1968.
En la museo prezentatas la geologio de la montoselo de Schwarzburg proksime de Steinach kaj la historio de ardezaĵoj en konekto: kun informoj i.a. pri la elminado de la krudmaterialo el la skista montaro, pri la farado de kaj la komerco per ardezaj krajonoj, pri la sociala situacio de la grifelistoj.
La evoluo de hejma produktado tra uzinetoj ĝis la centra produktejo en komprenebla maniero klariĝas. Por tio helpas ankaŭ la kopia starigo de laborejoj kun specifaj instrumentoj. Oni ankaŭ ne forgesas temigi la produktadon de ardezaj tabuloj kaj ardezaj libretoj nek la faradon de teknikaj (Elektroschiefer) aŭ akrigaj ardezaĵoj (Thüringer Wasserabziehsteine). Kopio de galerio konkretigas la tuton.
Ekster tio, la muzeo montras la faradon de tegmentaj ardezaĵoj, la tegmentistan metion, la prilaboradon artistan de ardezo, superrigardon pri aliaj skistaj regionoj en Germanujo, la ardeza pentrado kaj la geologion de la regiono.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Brunhild Meyfarth: Sonneberger Spielzeugmusterbücher des 19. Jahrhunderts (=Südthüringer Forschungen, 19), Meiningen 1984, p. 19–28 kaj 65–67
- Manfred Bachmann, Karl-Ewald Fritzsch: Geschichte des deutschen Spielzeugs, Lepsiko 1965
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Pri la muzeo ĉe la oficiala retpaĝaro de la urbo.
- societo Deutsche Spielzeugstraße
- hejmpaĝo de firmao PLAHO Holzspielwaren el Steinach Arkivigite je 2012-10-04 per la retarkivo Wayback Machine
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kp. la telefonlibron Telephonbuch der Reichspost. Ausgabe Thüringen, 1941.
- ↑ Landratsamt Sonneberg kaj Landratsamt Coburg (eld.): Neue Spielzeugschachtel im Steinacher Schloss (=Vom Rennsteig zum Main, Tips 99), Sonneberg kaj Coburg 1999, p. 20
- ↑ Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Frankfurt am Main 1995, p. 175