Germana seĝa muzeo
Germana seĝa muzeo | |||
---|---|---|---|
muzeo | |||
Lando | Germanio vd | ||
Situo | Bad Münder am Deister | ||
Adreso | Fritz-Hahne-Str. 6, 31848 Bad Münder | ||
Koordinatoj | 52° 14′ 9″ N, 9° 24′ 35″ O (mapo)52.23599.4098Koordinatoj: 52° 14′ 9″ N, 9° 24′ 35″ O (mapo) | ||
| |||
Retpaĝo | https://stuhlmuseum.de/ | ||
La Germana seĝa muzeo (germane: Deutsches Stuhlmuseum) troviĝas en Eimbeckhausen, urboparto de Bad Münder am Deister, Germanio, en la strato Fritz-Hahne-Straße nr 6.
Priskribo[redakti | redakti fonton]
En la seĝa muzeo ĉio temas pri la lignaj sexjoj. En tutfamilie taŭga ekspozicio oni rakontas la historion de seĝoproduktado kaj montras kiamaniere seĝoj akompanis la homojn tra ĉiuj ekpokoj. Tenadas la muzeon tiun ĉi honoroficuloj sub la ŝirmo de la amikara societo Verein Deutsches Stuhlmuseum Eimbeckhausen e.V.. En muzea kafejo kaj ĝardeno eblas ripozumi malantaŭ aŭ antaŭ la muzeovizito.
Troviĝas ene pli ol 1500 seĝoj el diversaj stilaj epokoj, kiujn oni riparas surloke laŭnecese. Tiel ne nur oni dokumentadas sed ankaŭ malnovajn teknikojn konservadas. La muzeo do aŭtomate iĝis multampleksa fakcentro.
Historio[redakti | redakti fonton]
En Eimbeckhausen estas la komencoj de la seĝindustrio de la Deister-Süntel-valo. Inter 1820 kaj la 1970-aj jaroj seĝofarado estis tre grave por la regiono. Ĝis pli ol dek miloj da homoj laboris dum la florado de tiu ĉi industrio en la regiono. En 1930 nur en Eimbeckhausen faritis pli ol 350 diversaj seĝomodeloj kaj en 1937 fabrikitis ĉ. 400.000 seĝoj. Post 1950 oni produktis en la regiono ĉ. 22.000 seĝoj, potage.
Fonto[redakti | redakti fonton]
Arbeitskreis der Museen im Landkreis Hameln-Pyrmont (eld): Museumsführer für den Landreis Hameln-Pyrmont, faldfolio, 1-a eldono, 2014.