Germanistiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Germanisto)

Germanistiko - germane Germanistik - estas lingvistika fako, kiu okupiĝas pri la germana lingvo, ties literaturo kaj kulturo. La moderna germanistiko konsistas el tri subfakoj, la germanistika lingvoscienco, la subfako "nova germana literaturo" aŭ tutekzakte "pli nova germana literaturo" (germane Neuere deutsche Literatur) kaj la subfako "mezepoka germanistiko" (germane Germanistische Mediävistik pri la literaturo kaj kulturo de la malnovaltgermana kaj mezaltgermana lingvoj. Ekde la 1980-aj jaroj la fako ankaŭ dividigas al "enlanda" kaj "eksterlanda" germanistiko, en kompreno ke "enlanda" signifu la landojn en kiuj la germana estas ŝtata lingvo, do Germanio (ĝis 1990 du germaniaj ŝtatoj), Aŭstrio, Svislando, Liĥtenŝtejno, Luksemburgio, dube ĉu ankaŭ Belgio, pro ties germanlingva kultura komunumo, kiu tamen estas nur eta malplimulto, kaj "eksterlanda" inkluzivu la aliajn ŝtatojn - klaras ke tia difino estas iom malfacila kaj problema.