Gerontofilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gerontofilio estas seksa prefero de relative juna persono por pliaĝuloj kaj maljunuloj.

La fenomeno estas malmulte priskribita, kvankam en rilatoj povas aperi grandaj aĝodiferencoj. Tamen tiuj plej ofte baziĝas je aliaj faktoroj: la serĉo de patra aŭ patrina figuro, statuso kaj ŝatateco (la fama filmostelulo kun 'juna objekto'), platona rilato bazita je sekureco, aŭ financa dependeco kaj havemo (heredo).

La altira forto kion pliaĝulo havas por la gerontofilo, estas nur seksa, bazita je esti 'maljuna'. La scienco ankoraŭ ne havas respondon por la kaŭzo de tiu seksa intereso, nek de eventualaj nombroj da gerontofiloj. La ekzisto de porno-retejoj kaj -literaturo en kiuj aperas pliaĝaj sinjoroj kaj sinjorinoj, supozigas ke la monda homaro tamen gastigas konsiderindan nombron da gerontofiloj aŭ homoj kun gerontofilaj sentoj.