Geto de Prago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La Getto. Kiel preskaŭ ĉiu mezepoka urbo, ankaŭ Prago posedis sian getton, la judan kvartalon, kie vivis kune tiuj, kiuj laŭ la mezepoka opinio devis esti apartigataj for de la kristana komunumo.

El la origina juda urbo postrestis ĝis hodiaŭ sole la sinagogoj kaj la fama juda tombejo. La plej fama monumento, la Malnov-nova sinagogo (Staronová synagoga), estas frugotika konstruaĵo (ĉ. 1270) dunava, kies riĉa skulptornamo anticipas jam la naturalismon de la floranta gotiko. Ĝi estas la plej malnova juda preĝejo konservita en Mezeŭropo. En ĝia najbareco, en la strato "Maiselova ulice" troviĝas la juda urbestra domo ("Židovská radnice"), n-ro 250/18. Ĝi devenas el la fino de la 16-a jarcento kaj estis rekonstruita en barokstilo ĉirkaŭ la jaro 1780. Malantaŭ ĝi staras la iama Alta Sinagogo (Vysoká synagoga), kiu devenas el la dua parto de la 16-a jarcento. En la strato "Široká", la iama arterio de getto, staras la gotik-renesanca Pinkas-sinagogo (n-ro 23/3), fondita en la dua parto de la 15-a jarcento ĉe la rando de la juda tombejo. Tie troviĝas muzeo kun memoraĵoj pri la jaroj 1939-1945. Trapasante la straton "U starého hřbitova" oni ekvidas la Klaus-sinagogon (Klausova synagoga), finkonstruitan en 1680 kaj poste modernigitan. Ĝi entenas nun etnografian sekcion de la Ŝtata juda muzeo, kie troviĝas unikaj ekspoziciaĵoj.

Proksime situas la iama kadavrejo (márnice), konstruita en 1906 en nov-romanika stilo; tie estas instalita alia parto de la muzeo, prezentanta la konstruad-evoluon de la getto. La Klaus-sinagogo kaj la kadavrejo limtuŝas la judan tombejon (Židovský hřbitov), fonditan proksimume en la unua duono de la 15-a jarcento. La tombejo (n-ro 248/3) prezentas unu el la plej gravaj vidindaĵoj de la juda kvartalo. Oni entombigadis ĉi tie ĝis la jaro 1787 kaj granda nombro de interesaj tomboŝtonoj el la 15-a ĝis la 18-a jarcentoj preskaŭ ĉiuj kun surskriboj, konserviĝis.

Sur unu el tiuj monumentoj, renesanca kripto, la surskribo informas, ke tie ripozas Rabbi Jehuda ben Löw. La nomito estis amiko de fama astronomo Tycho de Brahe kaj la imperiestro Rudolfo II akceptadis lin ofte, siatempe tre rara honoro al judo.

Multe da strangaĵoj oni rakontis pri tiu Rabbi, tamen la plej stranga estas nepre tiu pri la artefarita estaĵo Golem, kiun Rabbi Löw kreis por havigi al si serviston. Forminte lin el argilo, Rabbi vivigis lin per sorĉbileto nomata "ŝem" kun magia hebrea formulo, kiun li metis en lian buŝon.

Dum longa tempo servis Golem al Rabbi, bezonante nek manĝi nek dormi. Sole ĉiuvendrede vespere, je komenco de la juda sabato, kiam ĉiaspeca laboro estis malpermesita, Rabbi forprenadis la sorĉbileton el la buŝo de Golem, sekve de kio la artefarita homunkulo restis senviva kiel la argilo, el kiu li estis farita. Sed iun vendredon Rabbi forgesis pri Golem kaj dum li preparis sin iri sinagogon, alkuris homoj kun hororo sciigante, ke Golem freneziĝis kaj detruas ĉion ĉirkaŭ si. Ĉiuj fuĝis pro timo, nur Rabbi sola revenis hejmen, sentime alpaŝis al Golem kaj forprenis el lia buŝo la sorĉbileton. En la sama momento la homunkulo falis teren. Rabbi reiris la sinagogon kaj neniam plu redonis la vivon al la figuraĵo. Oni kuŝigis la argilan viron surteren en la sinagogo, kie li renversiĝis en polvon ...