Saltu al enhavo

Giganta rubandofiŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La giganta rubandofiŝo (Regalecus glesne) estas specio el familio rubandofiŝoj (regalecedoj). Ĝi estas oceanodroma kaj vivas en ĉiuj oceanoj krom polusaj regionoj, en profundo ĝis 300 m. Ĝi povas pezi 270 kg kaj longi ĝis 11 m. La malofte vidata giganta rubandofiŝo estas la plej longa osta fiŝo de la mondo, kaj estas ekzemplo de abisma gigantismo. Ĝia formo estas rubandeca kaj maldika flank-al-flanke kun dorsa naĝilo laŭ la tuta longo, stumpaj brustaj naĝiloj, kaj longaj remformaj pelvaj naĝiloj.[1] Ĝia koloro estas arĝenta kaj blua kun malhelaj makuloj kaj intense ruĝaj naĝiloj.[2] Pro la korpaj karakteroj kaj serpentuma naĝmaniero de gigantaj rubandofiŝoj, oni spekulativas ke ili estas la kaŭzo de multaj observoj de supozataj "mardrakoj".[3]

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

Regalecus glesne estis unue priskribita de Peter Ascanius en 1772. La genronomo Regalecus venas de la latina vorto regalis "reĝa", kaj la specinomo glesne venas de Glesnaes, la nomo de bieno ĉe Glesvær (proksime al Bergen en Norvegujo), kie la tipa specimeno troviĝis. La nomo "rubandofiŝo" verŝajne aludas al la longega, maldika korpformo.

La gigantaj rubandofiŝoj havas tutmondan arealon kaj estas trovita ĝis 72°N kaj sude ĝis 52°S, sed plej ofte de la tropikoj ĝis la mezaj latitudoj. Ili ne troviĝas en la polusaj regionoj.[4] Oni kategoriis ilin kil oceanodromaj, ĉar ili migras sekvante sian ĉefan manĝaĵon.[5] Ili loĝas pli vaste en la Atlantiko ol la Pacifiko. Oni kredas, ke gigantaj rubandofiŝoj vivas de la helluma supra pelago (d) ĝis la nehela meza pelago (d). La plej profunda fidinda registro de la specio estas 463–492 m en la Golfo de Meksiko kiel parto de la projekto Gulf SERPENT.[6]

Bildo de giganta rubandofiŝo farita en 1895
Skeletoo

Ĉi tiu specio estas la plej longa osta fiŝo de la mondo, kun rekorda longo de 7-8 m, eble ĝis 11 m, kaj rekorda pezo de 272 kg (600 lbs).[1] Oni supozas ke malpli novaj kaj multe pli longaj taksoj, ekzemple rubandofiŝo, kiun oni kredis 17 m longa, estas "tre verŝajne malakurataj."[7] Oni tre ofte mezuras gigantajn rubandofiŝojn je totala longo de almenaŭ 3 m.[4]

Malmultaj larvoj de la giganta rubandofiŝo estas identigitaj kaj priskribitaj. Tiuj havis longan korpon kun radioj elstarantaj de la okcipita kresto kaj longa pelva naĝilo, identa al tiu de la plenkreskaj fiŝoj.[8] Malsame de la plenkreskuloj, la haŭto de la larvoj estas preskaŭ tute travidebla kun disaj makuloj de malhela koloro laŭ la dorso kaj kapo.[8] Tiu malhela pigmento kredeble estas adapto por kontraŭheleco kiam la fiŝo vertikalas en la akvo, kiel oni scias, ke la plenkreskuloj faras. Ankaŭ malsame de la plenkreskuloj, la larvoj havas vostan naĝilon kun kvar radioj. Iuj pli grandaj junuloj havis korpan koloron similan al la plenkreskula.[8] Larvo kaptita apud la insulo Palagruža longis 103.4 mm kun korpa alto de proksimume 7 mm.[9]

La plenkreskuloj havas malhelan arĝentkoloran rubandoforman korpon, flanke plata kaj longega, kun dorsa naĝilo laŭ ĝia tuta longo de inter la okuloj ĝis la pinto de la vosto, kies koloro gamas de malintense rozeca ĝis brile ruĝa.[8] Ĝi ofte surhavas malhelan ondoformajn makulecajn aŭ striecajn markojn. La membrano inter la operkulo kaj la aliaj kraniaj ostoj nigras.[1] Serio de malintensaj horizontalaj strioj estas evidenta ĉe iuj individuoj sed mankas ĉe aliaj.[1] La haŭto estas senskvama kun abunda tuberetaro.[1]

La radioj de la dorsa naĝilo estas molaj kaj nombras inter 414 kaj 449 in total.[2] Sur la kapo de la fiŝo, la komencaj 10–12 naĝilradioj estas pli longaj kaj konsistigas okulfrapan ruĝan kreston.[2] La brustaj kaj pelvaj naĝiloj estas preskaŭ apudaj. La brustaj naĝiloj estas stumpaj, sed la pelvaj estas longaj, unuradiaj, kaj iom similaj al la formo de remo, plivastiĝantaj ĉe la ekstremo. Anusaj naĝiloj mankas. La vosta naĝilo kutime longas malpli ol 2 m, ĉe la plej multaj individuoj multe malpli ol 1 m,[1] kaj havas kvar radiojn. Ĉe la plej multaj specimenoj la vosta naĝilo estas severe rompita aŭ tute mankas. La kapo estas malgranda kun la eletendebla makzelo kutima ĉe Lampriformes (d).[1] La speco havas 33-47 brankajn radiojn sur la unua brankarko, neniujn dentojn, kaj ene nigran buŝon.[1] La okuloj grandas kaj situas tuj super la buŝo.

La organoj de giganta rubandofiŝo koncentriĝas al la antaŭa parto de la korpo, kio eble ebligas, ke la besto pluvivu post perdo de granda parto de la vosto. Mankas naĝoveziko.[10] La hepato estas oranĝokolora aŭ ruĝa, verŝajne pro astaksantino en la dieto.[11] La flanka linio komenciĝas super kaj malantaŭ la okulo, sed tuj malaltiĝas ĝis la plej malalta triono de la korpo, kaj longas ĝis la vostpinto.[12] Estas postabdomena stomaka cekumo, t.e. tubo etendita de la fino de la stomako ĝis la fino de la korpo. La funkcio de tiu struktoro estas nekonata, kaj oni observis neniun manĝaĵon en ĝi. Ĝi ne necesas por vivo, ĉar individuoj de Regalecus perdis duonon de la cekumo aŭ la tutan cekumon kaj tamen pluvivis sen ĝi.[1]

La giganta rubandofiŝo estas konfuzebla kun la Russell-a rubandofiŝo (d) (Regalecus russelii). Ili estas distingeblaj per la nombro da dorsaj naĝiloj kaj dorsnaĝilaj radioj: R. glesne havas du naĝilojn kun 11-radioj en la dua, dum ĉe R. russelii la unua naĝilo mankas kaj la alia havas nur un radion). Krome, R. glesne havas proporcie malpli grandan longon de nazpinto ĝis kloako, t.e. proksimume trionon de la norma korpa longo, kompare al triono de la norma korpa longo por R. russelii. R. glense havas pli longan abdomenon ol R. russelii. R. russelii havas pli da brankaj radioj (47–60), kaj R. glesne nur 33–47.[1] Ankaŭ la nombro da antaŭanusaj dorsnaĝilaj radioj malsamas, estanta malpli ol 82 ĉe R. russellii kaj pli ol 90 ĉe R. glesne.[13]

Vivociklo

[redakti | redakti fonton]
Juna giganta rubandofiŝo
Ovo de giganta rubandofiŝo[14]

La sola fidinda registro de la plej fruaj etapoj de Regalecus estas raporto de ovoj de la okcidenta Pacifiko, kiujn oni identigis per DNA-a strekkodado,[4] kaj junulo (norma longo 13.7 mm) identigita laŭ morfologiaj trajtoj. La ovoj estis rondaj kun multaj dornetoj (ĉ. 0.04 mm longaj) situantaj dise sur la tuta korio (d).[14]

La nombro da krestoj pliiĝas dum la besto kreskas. Junuloj komence havas unu dorsnaĝilan radion. Post kiam la larvo kreskas ĝis proksimume 50 mm, la radioj post la unua fariĝas ĉiam pli ornamecaj kaj longaj.

Oni scias malmulte pri la kutimoj de gigantaj rubandofiŝoj. Oni observis ilin naĝantajn per ondado de la dorsa naĝilo, kaj ankaŭ naĝantajn en vertikala pozicio per ondado kaj de la korpo kaj de la dorsa naĝilo.[15] En 2010, sciencistoj filmis gigantan rubandofiŝon en la Golfo de Meksiko, kiu estis naĝanta en la mezapelaga tavolo en kolona pozicio, kun la vosto malsupre. Tio estis la unua filmo de fidinde identigita giganta rubandofiŝo en natura medio, kaj fariĝis dum esploro per defore direktata subakva veturilo proksime al Thunder Horse PDQ.[16]

Oni scias malmulte pri la manĝaj kutimeoj de Regalecus. La stomako kaj intesto de mortintaj individuoj kutime estis malplenaj aŭ enhavis koloran likvon. Unu giganta rubandofiŝo havis milojn da kriluloj en sia intesto.[1] Alia raporto pri la stomaka enhavo de du plenkreskaj gigantaj rubandofiŝoj konstatis 43 kapojn kaj 7 individuojn de mediteraneaj kriluloj.[14]

Parazitoj

[redakti | redakti fonton]

Rubandofiŝoj havas malmultajn konatajn parazitojn. Plenkreska giganta rubandofiŝino estis parazitata de almenaŭ 63 plerocerkoidoj (infektaj cestodaj larvoj) malcerte identigitaj kiel Clistobothrium.[17]

Sinamputado

[redakti | redakti fonton]
Malantaŭa korpekstremo de giganta rubandofiŝo kun indikoj de sinamputo.[1]

Gigantaj rubandofiŝoj portas indikojn de sinamputado de la postkloaka korpo. Ili povas forigi nur la vostan naĝilon kaj malmultajn vertebrojn, aŭ la tutan malantaŭan parton de la korpo. La amputo ne damaĝas gravajn organojn ĉar ili koncentriĝas en la antaŭa korpoparto. Amputoj okazas plurfoje dum la vivo de la besto, kaj ĉiuj individuoj pli ol 1.5 m estas sinamputintaj.[1] La kialo estas malklara. Rubandofiŝoj ne havas konatajn naturajn predantojn, do ĝi malverŝajne estas kontraŭpredada defendo. Malgraŭ ofta missupozo, ke ŝarkoj manĝas rubandofiŝojn, oni neniam dokumentis atakon al rubandofiŝo fare de ŝarko.[1] Unu atako de globokapularo (d) al rubandofiŝo estas dokumentita, kvankam la globokapuloj ne manĝis la fiŝon.[1]

Konservado

[redakti | redakti fonton]

Oni neniam dokumentis takson de la nombro da gigantaj rubandofiŝoj. Almenaŭ unu populacio ekzistas en la norda Atlantiko, kaj reprodukte izolita populacio en la Mediteraneo. Tre fruaj vivetapoj troviĝis proksime al la meksikagolfa marbordo de Florido kaj la bordo de Kanado.[1] Ovoj troviĝis ankaŭ en maro apartenanta al Nov-Zelando kaj proksime al la Okcident-Mariana Kresto en la nordokcidenta Pacifiko.[14] La specio estas "Malplej Zorgiga" laŭ la Ruĝa Listo de IUKN.

Rilato kun homoj

[redakti | redakti fonton]

La giganta rubandofiŝo ne estas komerce kaptata, sed foje estas kroma viktimo de komercaj retoj.[18][19] La viando malplaĉas al homoj. La gusto de kuirita rubandofiŝaĵo estas priskribita "kiel papero."[20] Ses homoj, kiuj provis frititan rubandofiŝaĵon, asertis ke la gusto taŭgas, sed ke la karno estis malfirmega kaj ĝenerale maldezirinda. Ankaŭ hundo, kiu regula manĝis aliajn fiŝojn, rifuzis proponatan gigantan rubandofiŝon.[21]

Oni supozas pro la grandeco, longeco, kaj serpentuma naĝado de gigantaj rubandofiŝoj, ke ili respondecas pri kelkaj observoj de mardrakoj.[22]

Oni iam kredis ke gigantaj rubandofiŝoj estas maloftaj, sed nun suspektas ke ili estas relative oftaj, kvankam vidoj de sanaj individuoj en ilia natura habitato estas malkutimaj.[19] La giganta rubandofiŝo kaj la parenca Russell-a rubandofiŝo foje nomiĝas "tertremfiŝoj" tial, ke la popolo kredas, ke ili alsupriĝas antaŭ kaj post tertremo.[23][24]

Oni proponis ke bildoj de la egipta dio Ḥȝyšš baziĝis sur gigantaj rubandofiŝoj. Ḥȝyšš estas ĉevalkapa serpenta dio, pri kiuj 16 bildoj estas trovitaj sur ĉerkoj kaj sarkofagoj. La similecoj kun la giganta rubandofiŝo vidiĝas en la longaj naĝiloj kaj la koloro.[25]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 1,12 1,13 1,14 1,15 Roberts, Tyson R.. (2012) Systematics, biology, and distribution of the species of the oceanic Oarfish genus Regalecus Teleostei, Lampridiformes, Regalecidae. Publications Scientifiques du Muséum. ISBN 978-2-85653-677-3. OCLC 835964768.
  2. 2,0 2,1 2,2 Smith, Margaret M.. (1986) Smiths' Sea Fishes. Springer-Verlag Berlin Heidelberg. ISBN 978-3-540-16851-5.
  3. (2015-06-01) “Secrets of a sea serpent revealed”, Environmental Biology of Fishes 98 (6), p. 1723–1726. doi:10.1007/s10641-015-0380-x. Bibkodo:2015EnvBF..98.1723H. 17197827. 
  4. 4,0 4,1 4,2 Fischer, W.. (1987) Fiches FAO d'identification des especes pour les besoins de la peche: Mediterranee et mer Noire (france). FAO. OCLC 221565695.
  5. (March 2008) “The Oarfish, Regalecus glesne (Teleostei: Regalecidae), in the Western Caribbean”, Caribbean Journal of Science 44, p. 125–128. doi:10.18475/cjos.v44i1.a13. 86124978. 
  6. (julio2013) “Five in situ observations of live oarfish Regalecus glesne (Regalecidae) by remotely operated vehicles in the oceanic waters of the northern Gulf of Mexico”, Journal of Fish Biology (en) 83 (1), p. 28–38. doi:10.1111/jfb.12144. Bibkodo:2013JFBio..83...28B. 
  7. (2015) “Sizing ocean giants: patterns of intraspecific size variation in marine megafauna”, PeerJ 3. doi:10.7717/peerj.715. 
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 (2011-07-01) “On the Occurrence of Early Life Stage of the King of Herrings, Regalecus Glesne (Actinopterygii: Lampriformes: Regalecidae), in the Adriatic Sea”, Acta Ichthyologica et Piscatoria 41 (3), p. 251–253. doi:10.3750/AIP2011.41.3.13. 
  9. Supplemental Information 3: An excerpt from Data Downloads page, where users can download original datasets, doi:10.7717/peerj.9467/supp-3 
  10. Burton, Maurice. (2002) International wildlife encyclopedia, 3‑a eldono, New York: Marshall Cavendish. ISBN 978-0-7614-7266-7.
  11. Fox, Denis Llewellyn. (1976) Animal biochromes and structural colours: physical, chemical, distributional & physiological features of coloured bodies in the animal world, 2‑a eldono, Berkeley: University of California Press. ISBN 978-0-520-02347-5.
  12. (junio 2010) “Records of regalecid fishes in Argentine waters”, Zootaxa 2509, p. 62–66. doi:10.11646/zootaxa.2509.1.5. 16545315.  Alirita 15-an de marto 2013.
  13. (December 2023) “Taxonomic review of the rare oarfish regalecus russellii (Regalecidae: Lampriformes) from Korea using morphological and molecular methods”, Journal of Asia-Pacific Biodiversity 16, p. 465–471. doi:10.1016/j.japb.2023.03.003. 
  14. 14,0 14,1 14,2 14,3 (March 2010) “Morphology of pelagic fish eggs identified using mitochondrial DNA and their distribution in waters west of the Mariana Islands”, Environmental Biology of Fishes 87 (3), p. 221–235. doi:10.1007/s10641-010-9592-2. Bibkodo:2010EnvBF..87..221K. 
  15. (2013) “Five in situ observations of live oarfish Regalecus glesne (Regalecidae) by remotely operated vehicles in the oceanic waters of the northern Gulf of Mexico: in situ observations of Fegalecus glesne”, Journal of Fish Biology 83 (1), p. 28–38. doi:10.1111/jfb.12144. Bibkodo:2013JFBio..83...28B. 
  16. . Giant bizarre deep sea fish filmed in Gulf of Mexico. BBC News (8-a de februaro 2010). Alirita 16-a de marto 2013 .
  17. (2008) “Notes on the Regalecidae (Pisces, Lampridiformes) occurring in the Gulf of Genova and in Liguro-Provençal waters (NW Mediterranean)”, Annali del Museo Civico di Storia Naturale di Genova 99, p. 549–571. 
  18. [FishBase https://www.fishbase.org/summary/SpeciesSummary.php?genusname=Regalecus&speciesname=glesne]
  19. 19,0 19,1 Burton, Maurice. (2002) International Wildlife Encyclopedia, 3‑a eldono, New York: Marshall Cavendish, p. 1767–1768. ISBN 0-7614-7279-7.
  20. Carstens, John (aprilo 1997). "SEALS find serpent of the sea" (PDF). All Hands. Naval Media Center. pp. 20–21. Retrieved 22-a de oktobro 2013. {{cite magazine}}: Check date values in: |access-date= (help)
  21. (1961) “A plerocercoid (Cestoda: Tetraphyllidea) from the oar-fish, Regalecus glesne (Ascanius), with notes on the biology of the oar-fish”, Bulletin of Marine Science of the Gulf and Caribbean 11 (2), p. 309–317. 
  22. Ellis, Richard. (2006) Monsters of the Sea, 1‑a eldono, New York, NY: Lyons Press. ISBN 1-59228-967-3.
  23. . Can Oarfish Predict Earthquakes? (22-a de oktobro 2013).
  24. . Sea serpents' arrival puzzling, or portentous? (angle) (4-a de marto 2010). Arkivita el la originalo je 2010-03-09. Alirita 6-a de marto 2010 .
  25. (2023) “Ḥȝyšš, the Egyptian Hippokampos – Mythical Monster or Giant Oarfish?”, Journal of Egyptian Archaeology 109 (1–2), p. 45–54. doi:10.1177/03075133231172792. 

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]