Giganta testudo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gigantaj testudojElefantaj testudoj estas karakteraj reptilioj de kelkaj tropikaj insuloj. Ofte atingas enorman grandon — ili povas pezi tiom multe kiom ĝis 300 kg kaj povas kreski ĝis 1.3 m longaj — ili vivas, aŭ vivis (kelkaj specioj estis ĵus formortintaj), en Sejŝeloj, Maskarenoj kaj Galapagoj. Nune laplej granda populacio tutmonde loĝas en Aldabra en Sejŝeloj, kie estas proksimume 150,000 individuoj. Kvankam laŭ aspekto estas similaj, tiuj testudoj reprezentas separatajn branĉojn de evoluo. La testudoj de Sejŝeloj kaj Maskarenoj devenas el proksima Madagaskaro, dum la Galapaga testudo devenas el relative proksima Ekvadoro.