Giloŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ekzemplo de giloŝo

Giloŝo - france guillochis - laŭ PIV estas "ornamo, precipe pri juveloj, artaĵetoj el oro aŭ arĝento, per gravurado aŭ enĉizado de retaĵe interplektitaj streketoj". Do temas pri speciala ornamaĵo el aro da linioj; la unopaj linioj ofte konsistigas kvazaŭ ŝnuroj fermitajn elipsojn aŭ cirklojn kaj kreas kutime simetriajn interplektaĵojn.

Presado de oficialaj dokumentoj[redakti | redakti fonton]

Krom dekori juvelojn kaj aliajn artaĵetojn, giloŝoj estis gravaj elementoj dum la presado de monbiletoj, akcioj, pasportoj kaj aliaj gravaj oficialaj dokumentoj, kiuj celis malfaciligi ties falsadon: Tre malfacilis ekzakte reprodukti la giloŝajn ornamojn gravuritajn sur la metalaj platoj uzitaj por presado.

Krome giloŝoj ankaŭ en oficialaj dokumentoj havis dekoran funkcion kaj servis al kreo de areoj nuancitaj je heleco: ju pli densa estis la reto de linioj, des pli malhela ŝajnis la presita areo.

Gravurado de artaĵetoj[redakti | redakti fonton]

Por la gravurado de giloŝoj sur metalajn artaĵetojn la juvelistoj ekde la 17-a jarcento uzis apartajn aparatojn, kiuj turnis la dekorendan artaĵon dum la gravurado. Giloŝaj dekoroj aparte ŝatatis sur skatoloj, trinkiloj, fermiloj de poŝhorloĝoj kaj metalaj skribiloj. Aparte bone videblaj ili estis sur arĝentaj fingringoj.

Komence de la 21-a jarcento, giloŝado estas formortanta metio. Dum la dua duono de la 20-a jarcento, kiam la homa labortempo ĉie en la mondo iom post iom iĝis pli multekosta, la tre temporaba dekoro iĝis pli kaj pli neekonomia. Nun pli kaj pli la metio prezentiĝas en muzeoj pri metilaborado, anstataŭ en produktantaj metiejoj.