Girondins Bordeaux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Girondins de Bordeaux
Kluba nomo  Football Club Girondins de Bordeaux
Fondita  la 1-an de oktobro 1881
Stadiono  Matmut Atlantique
Kapacito  42 052
Prezidanto  Jean-Louis Triaud (stato de somero 2016)
Trejnisto  Jocelyn Gourvennec (ĉeftrejnisto) (stato de somero 2016)
Ligo  Ligue 1
2015-16  11-a pozicio
Oficiala ttt  www.
Hejme
Ekstere
v  d  r
Information icon.svg

La Football Club Girondins de Bordeaux, mallonge Girondins de Bordeaux, estas la plej konata futbalklubo de la urbo Bordozo (france Bordeaux) en Francio. La klubo fondiĝis la 1-an de oktobro 1881 kaj en la 2010-aj jaroj ricevis komplete novan stadionon, nomatan Matmut Atlantique, kiu konstruiĝis inter la jaroj 2012 kaj 2015, kaj solene malfermiĝis la 23-an de majo 2015. La 1-a vira teamo de la klubo konkuras en la 1-a nacia ligo de futbalkluboj, kaj en la sezono 2015-16 atingis la 11-an rangon.

La futbala historio de la klubo tamen ne same longas kiom la kluba historio: de la komenco la klubo ofertis gimnastikon kaj pafadon, kaj iom poste aldoniĝis remado, rajdado, naĝado kaj iuj pliaj disciplinoj. En 1910 je forta premo de multaj klubanoj eksperimente aldoniĝis ankaŭ futbalo, sed la eksperimento nur daŭris unu jarojn. Nur en 1919 futbalo daŭre instaliĝis kiel kluba sporta disciplino. En 1926 la klubo atingis altan futbalan statuson per fuzio kun la najbara klubo Girondins Guyenne Sport, kaj en 1940 aldoniĝis fuzio kun la same najbara klubo AC Port. La unua vira teamo inter la jaroj 1939–1943, 1944–1947, 1949–1956, 1959/60, 1962–1991 kaj post bankrotiĝo kaj novfondiĝo ekde la jaro 1992 apartenas al la 1-a nacia ligo de futbalkluboj. Laste ĝi gajnis la francian ĉampionadon en 1999 kaj 2009.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la nova stadiono Matmut Atlantique en 2015