Gisejo Heinrichshütte (Wurzbach)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gisejo Heinrichshütte
muzeo
Lando Germanio vd
Situo Wurzbach
vdr
Kanalkovrilo en Vajmaro, gisita en Wurzbach

La Gisejo Heinrichshütte (germane: Technisches Schaudenkmal Gießerei Heinrichshütte) troviĝas en Wurzbach, Leutenberger Straße nr 44.

Historio[redakti | redakti fonton]

El la granda nombro da ferfabrikoj en la ferregiono de la norda Frankonia Arbaro restis nur Heinrichshütte proksime de Wurzbach. Ĝi konstruitis en 1729 kiel dratfabriko. Post brulo ĝi nove konstruitis en 1836 kaj ekde tiam funkciis kiel fergisejo. Krom la fabrikaj ejoj (kun altforno, per akvoforta movita blovaparato, gisada halo kun gruo) ekzistas ankaŭ du loĝejoj por la laboristaro, la domo de la uzinestro kaj gastejo. Ĉiuj konstruaĵoj bonege konservitis, ĉar fabriko funkciis ĝis 1981. En la jaro 1982 ĝi deklaritis monumento teknika. En la 1-a de majo 1983 ĝi inaŭguritis kiel muzeo per solena gapgisado.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

Gapgisadoj okazantaj ĉiun semajnon igis la muzeon unika en tuta Germanlando. En la elmontra salonego videblas ekspozicio kun belegaj malnovaj fornetoj, kamenpletoj, forĝeja ateliero, malnovaj bor- , tir- kaj trenmaŝinoj; krome admireblas granda akvorado 260 jarojn aĝa. En alia salonego staras varmaermotoroj funkciantaj. Kulmino porvizitanta estas ĉiam denove la startigo de vapormaŝino el Unterwellenborn kun ĝiaj 15.000 ĉevalpovoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]