Glacia stalaktito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La glacia stalaktito estas natura fenomeno, kiu kreskas suben de la glacia surfaco de maro. Ĝi estis unuafoje filmita en 2011, fare de BBC. La fenomeno estas konata ekde la 1960-aj jaroj.

Klarigo de fenomeno[redakti | redakti fonton]

La frostiĝanta sala marakvo ne formas unuecan blokon -male al la dolĉa akvo-, ĝi similas al spongo laŭ strukturo. En la sponga tavolo elformiĝas multaj kanaletoj, kiu certigas la fluon de la marakvo.

Vintre, super la maro, la aero povas esti 20 Celsius-gradoj en minuso, al kiu la marakvo estas pli varma, ĉ. -2 C. Tiu kontaktiĝante kun la aero formas pluan glacitavolon, tiel la restanta sala akvo iĝas pli kaj pli koncentrita.

La troe malvarma salakvo sinkas pli sube kaj alfrontas la marakvo, kiun frostigas, tiel formiĝante stalaktiton. Se ĝi ĉe malprofunda marbordo atingas la grundon, ĝi povas enfrostigi eĉ malrapide moviĝantajn bestetojn (marstelo).