Glacilenso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
pingoj

Glacilenso estas elstaraĵo de la grundo, kiu aperas je frosto kaj malloza grundo.

Kaŭzo por ĝi estas la kapilarefiko, kiu ebligas transporti grundakvon el profundo de ĝis 50 m al la frostenpenetra profundo (en Germanio vintre inter 20 kaj 120 cm). La akvo tie kolektiĝas, frostiĝas kaj levas la grundon. Ĉar la grundakvo daŭre estas pluliverata, la glacikolektaĵoj kaj la elstaraĵoj super ĝi pli kaj pli grandiĝas.

Kontaŭrimedo ekzemple estas la uzo de loza grundo kun fundamentado 80 ĝis 120 cm dika.