Glastonbury Tor
Glastonbury Tor | ||
---|---|---|
Turo | ||
![]() | ||
monteto, vidindaĵo [+] | ||
Supermara alteco | 158 m [+] | |
Koordinatoj | 51° 8′ 40″ N, 2° 41′ 55″ U (mapo)51.144444444444-2.6986111111111Koordinatoj: 51° 8′ 40″ N, 2° 41′ 55″ U (mapo) | |
![]() |
||
Glastonbury Tor | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Glastonbury Tor (kelte: Twr Avallach; Tor signifas monto, tero) estas 158 m alta, gutoforma monteto en Glastonbury (Anglujo). Tor estas kelta vorto, kiu signifas „konusa monteto“. Pro la strategie favora situo setlis keltoj sur la monteto. Pli poste la romianoj setlis sur la monteto. Sur la pinto staras la restaŭrita preĝejo de Sankta Mikaelo el la 14a jarcento.
Situo kaj formo
[redakti | redakti fonton]La monteto situas bone videbla sur ebenaĵo, en la Herbejoj Summerland, parto de la Somerset Levels. La ebenaĵo estas iama marĉo, el kiu la „tor“ situas kiel insulo, sed ĝi vere estas duoninsulo, kiu je tri flankoj la rivero Brue ĉirkaŭfluas.
La deklivoj de la “tor“ havas regulajn terasojn. Kelkaj kredas, ke tiu formo estas la restoj de malnova, neolitika sankta labirinto, dum aliaj opinias, ke la terasoj estas naturaj sulkoj, kiuj ĉie sur herbokovrataj deklivoj de generacioj de paŝtantaj bestoj estis formitaj.
Historio
[redakti | redakti fonton]