Glavo de Kompato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Glavo de Kompato (angle : Sword of Mercy), aŭ "glavo de Eduardo la Konfesanto", estas glavo inter la Kronaj Juveloj de Britio.

La glavo estas amputita, kaj tial ĝia klingo estas mallonga kaj kvadrata. Ĝia formo simbolas la gradon de kompato de la suvereno. Laŭ legendo, anĝelo fortranĉis la glavon por malhelpi nepravigan mortigon.

La Glavo de Kompato estas unu el kvin glavoj uzataj en la kronado de la reĝoj de Britio. Ŝi estas portita en la kronada procesio inter la "portempa glavo de justeco" kaj la "glavo de spirita justeco". Laŭ tradicio, ĉi tiuj tri glavoj estis kreitaj antaŭ la kronado de Karlo la 1-a, Reĝo de Anglio, kaj estas inter la malmultaj kronjuveloj ne elfanditaj de Oliver Cromwell .

La glavo estas ankaŭ uzata por disdoni novajn rangojn de nobelaro.