Glifosato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Glifozato)
Strukturformulo

Glifosato (N-(phosphonométhyl)glycine, C3H8NO5P) estas totala senherbigilo, tio estas neselekta herbicido, antaŭe patente produktata nur de la firmao Monsanto ekde 1974, sub la marko Roundup. La patento falis en la publikan kampon en 2000, de tiam aliaj firmaoj produktas glifosaton.

Glifosato sola ne tre efikas, ĉar ĝi ne adheras al la folioj kaj malfacile eniras ilin. Pro tio, oni aldonas aktivan surfacagenton, kiun oni suspektas esti la kaŭzo de la tokseco de senherbigiloj enhavantaj glifosaton.

Iuj specioj de plantoj komencis disvolvi reziston al glifosato, ekzemple Amaranto palma (Amaranthus palmeri , el la familio de amarantoj), kies tro rapida kresko devigas agrikulturistojn de la usona sudo forlasi siajn agrojn[1]. La apero de tiu rezista planto estas konsiderata kiel vera minaco al agrikulturo laŭ la Universitato de Georgio[2].

Kemiaj trajtoj[redakti | redakti fonton]

Glifosato estas malforta organika acido, simila al natura aminacido glicino, kiun kreas fosfonata grupo.

Ĝia nomo estas kontraho de glicino kaj fosfonato.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1], sur France 24
  2. University of Georgia Weed Science Homepage. Arkivita el la originalo je 2010-02-19. Alirita 2010-02-17.