Glikolizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Glikolizo (de la grekaj vortoj glykys [dolĉa] kaj lysys [rompado]), aŭ glukolizo[1], aŭ glukozrompado estas la proceso, per kiu glukozo reakcias kun enzimoj por liberigi energion je la formo de adenozina trifosfato (angle Adenosine Triphosphate, ATP) kaj NADH. Parto de la energio bezonata por retroformi adenozinan trifosfaton iĝas disponebla kiam glukozo ŝanĝiĝas en piruvan acidon en la ĉelplasmo per serio de reakcioj nomataj glikolizo.

Jen la ĝenerala reakcio:

                                              O O
                                             ////
  C6H12O6 + 2 NAD + 2 ADF + 2Fn ----->  2 CH3-C-C-OH + 2 ATF + 2 NADH2
glukozo¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨piruva acido

(Fn= neorganika fosfato)

En la plejparto da organismoj la sinsekvo de reakcioj kondukantaj de glukozo al piruva acido similas. Tamen la sorto de la piruva acido varias.

  • Glukozo -1-> Piruva Acido --> Etanolo (1=Fermentado)
  • Glukozo -2-> Piruva Acido -2'-> CO2 + H2O (2=Aerobia Glikolizo)
  • Glukozo -3-> Piruva Acido --> Lakta Acido (3=Anaerobia Glikolizo)

Aerobiaj Kondiĉoj (2')

             O O                                O
            ////              NAD->NADH2       //
       2 CH3-C-C-OH  +  KoA-SH  ----->   2 CH3-C-S-KoA  +  CO2
        Piruva Acido  Koenzimo-A        Acetila Koenzimo-A

Neaerobiaj Kondiĉoj (3')

               O O                   OH  O
              ////  NADH2->NAD       |  //
       2 CH3-C-C-OH   ----->   2 CH3-CH-C-OH
        Piruva Acido            Lakta Acido

La neaerobia ŝanĝiĝo de piruva acido en laktan acidon estas normala procezo en multaj organismoj. La reakcio ankaŭ okazas en la ĉeloj de pli altaj organismoj, sed ĝi okazas nur kiam la provizo de oksigeno estas limigita, kiel en muskoloj dum intensa aktiveco. Ĉi tiu reakcio estas inversigebla, kaj kiam oksigeno iĝas havebla, lakta acido estas reŝanĝita en piruvan acidon, kiu tiam uziĝas en la ciklo de Krebs. Ĉirkaŭ 25 procentoj de la lakta acido generita en muskoloj suferas ĉi tiun reakcion. La cetero estas reŝanĝita en piruvan acidon kaj tiam en glikogenon en la hepato.

La vojstreko kiu produktas laktan acidon gravas ĉar ĝi havigas la solan energian fonton por histoj sen la uzo de oksigeno. Tiel, la muskoloj povas agi tuj, sen atendi la alporton de plia oksigeno per la sango. Tamen, lakta acido akumuliĝas dum longigita muskola aktiveco, kaŭzante la malkomforton kiun ni rekonas kiel muskola laceco.

Referencoj[redakti | redakti fonton]