Gloria Estefan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gloria Estefan

Gloria María Milagrosa Fajardo García Estefan (n. la 1-an de septembro 1957 en Havano, Kubo) estas kuba kantistino, komponistino kaj aktorino.

Konata kiel la Patrino de la Latinamerika Popmuziko ankaŭ kiel la Latinamerika Madonna ĉar ŝi estas la latinamerika kantistino kiu enmodigis la popmuzikon en tuta Latinameriko kune kun Shakira kiu estas la nun "Reĝino de la Latinamerika Popmuziko".

Apenaŭ 16-monata aĝe, ŝia familio devis foriri la Kubon pro politikaj kialoj, ekloĝinte en Miami. Tiutempe ŝia patro estis la korpogardisto de la edzino de la kuba diktatoro Fulgencio Batista.

Post kelkaj jaroj en Miami, la familio translokiĝis al la usona ŝtato Teksaso, kie la patro de Gloria estis sendata de la armeo de Usono, al kiu li aliĝis enirinte en la landon.

La epoko kun Miami Sound Machine

Kun la paso de la jaroj kaj kun la ideo organizi muzikgrupon, ŝi konatiĝis kun Emilio Estefan, post kelkaj semajnoj ili denove koincidis en la muzikgrupo. Post kelkaj koncertoj, la nomo de la muzikgrupo ŝanĝiĝis al Miami Sound Machine.

En 1977, la muzikgrupo lanĉis la muzikalbumon titolita Renacer/Live Again, per kiu ili atingis la unuan sukceson. La kanto Renacer (renaskiĝi) dum ses monatoj restis en la unua loko de la ĉefaj latinamerikaj kantoj (Top Latin) de la eldonejo Billboard de Usono malgraŭ tiuepoke ili ne estis internacie konataj sed almenaŭ tiu kanto estis fama en Peruo kaj Ĉilio.

Gloria kaj Emilio geedziĝis en 1978, kaj laŭ la usona leĝo ŝi adoptis la edzan familinomon. En 1980 naskiĝis la unua filo de la paro, Nayib Estefan. Tiujare, forpasis la patro de Gloria.

Ekde tiu epoko aperis la laboraĵoj de la paro: En 1978 "Miami Sound Machine", en 1979 "Imported", kaj en 1980, "MSM" kiel la lanĉita disko en 1978 "Miami Sound Machine". El la disko MSM famiĝis la kanto "Regresa a mi" kaj ankaŭ muzikvideo. En tiuj diskoj miksiĝis latinamerikaj ritmoj kun kantotekstoj en la hispana kaj la angla. En 1981 la transnacia diskeldonejo CBS (hodiaŭ nomata SonyBMG) ofertis al ili kontrakton per kiu ili diskoniĝis en tuta Latinameriko kaj publikigis plurajn diskojn kun la grupo Miami Sound Machine.

En 1981 ili publikigis "Otra Vez", en 1982 "Rio" kaj en 1983 "A toda Máquina". Kantoj kiel "No será fácil", "Regresa a mi", "Otra vez", "Me enamoré otra vez", "Dinguili Bangui", "A toda máquina", "Yo quiero bailar" estis ŝiaj sukcesoj antaŭ la sukceso de "Dr. Beat" en Latinameriko.

En 1984 eliris la disko Eyes of Innocence , kies kanto Dr. Beat estis mondskala sukceso kaj per ĝi ŝi eniris en la muzikmerkaton de Nederlando. La disko vendis entute milionon da ekzempleroj.

En 1985 ŝi lanĉis la diskon Primitive Love el kiu eliris la kanto Conga, Bad Boy inter aliaj. La muzikalbumo estis tiel sukcesa kiel la antaŭa ĉar vendiĝis ĉ. 5 milionoj da ekzempleroj. Danke al ĉi tiu albumo Gloria gajnis du premiojn American Music en 1986 la disko estris la unuan pozicion laŭ la vendolisto pri latinamerikaj kantoj de Usono.

En 1987 lanĉiĝis Let It Loose , ĝi estis numero 1 en du landoj kaj atingis la numeron 101 inter la plej bonaj diskoj de la historio realigataj de artistino.

90 mejloj

La lasta disko lanĉita en 2007 estas "90 Mejloj" tute en la hispana. La titolo aludas la distancon inter Miami kaj Havano: 90 mejloj.

Muzikalbumoj

Kompilaĵoj

  • 1990: Éxitos de Gloria Estefan
  • 1993: Gloria Estefan Greatest Hits
  • 1997: Best of Gloria Estefan
  • 2001: Gloria Estefan Greatest Hits vol. 2
  • 2004: Amor y Suerte: Éxitos Romanticos
  • 2006: ¡Oye mi canto!: Grandes éxitos
  • 2006: The Very Best of Gloria Estefan
  • 2006: The Essential Gloria Estefan

Eksteraj ligiloj