Golden-Gate-Parko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
parka impreso

La Golden-Gate-Parko ("Ora-Pordego-Parko") - angle Golden Gate Park - en San-Francisko estas inter la plej grandaj enurbaj parkoj de la mondo. Ĝi ampleksas areon de 4,1 kvadrataj kilometroj (longas 5 kilometrojn kaj larĝas 800 metrojn) kaj sekve eĉ pli grandas ol la Centra Parko de Novjorko.

la "Konservatorio de Floroj", vitrodomo konstruita en la stilo de la viktorina epoko

La rektangula urba parko dum la 1860-aj jaroj estis konceptita de la ĝardena arkitekto William Hammond Hall. Ĝi konstruiĝis dum la 1870-aj jaroj sur teritorio, kiun oni konsideris netaŭga por la konstruo de loĝdomoj. En la parko situas pluraj el la urbaj vidindaĵoj, kiel la muzeo "de Young", la "Konservatorio de Floroj", vitrodomo konstruita en la stilo de la viktorina epoko, fama japana te-ĝardeno kaj la Kalifornia Akademio de Scienco. Makato Hagiwara, japana ĝardenisto, kiu inter la jaroj 1895 ĝis 1942 estis la oficiala respondeculo pri la te-ĝardeno, laŭdire estis la inventinto de la fortuno-biskvitoj, kiujn oni en aziaj restoracioj servas postmanĝe kaj kiuj enhavas papereton kun bonŝancigaj etaj aŭguroj. Krom la grandega nombro de plantoj kaj pejzaĝaj impresoj de la parkoj ankaŭ ekzistas multaj eblecoj sporti en la parko.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke anglalingva mapo pri la parko

Koordinatoj: 37° 35' 6" norde, 122° 28' 55" okcidente