Golfo Cardigan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Golfo Cardigan
golfeto [+]

AkvejoAtlantiko, Irlanda maro
InsularoBritio
Koordinatoj52° 30′ 0″ N, 4° 25′ 0″ U (mapo)52.5-4.4166666666667Koordinatoj: 52° 30′ 0″ N, 4° 25′ 0″ U (mapo)

Larĝo100 km (62 mi)
Profundo50 km (31 mi)

Golfo Cardigan (Kimrio)
Golfo Cardigan (Kimrio)
DEC
Golfo Cardigan
Golfo Cardigan
Map
Golfo Cardigan
Vikimedia Komunejo:  Cardigan Bay [+]
vdr

Golfo Cardigan (angle Cardigan Bay; kimre Bae Ceredigion) estas larĝa golfo, kiu dominas la plej grandan parton de la okcidenta marborda strio de la kimria duoninsulo.

La golfo estas tiel nomita laŭ la historia regno de Kardigion kaj la distrikto de Ceredigion najbara al la golfo, kies nomo venas de Cardig, la filo de Cunedda kaj la fondinto de la regno (Cardigion : "la homoj de Cardig"). La golfo inkluzivas la marbordon kaj la areon inter la pinto de la Llŷn Duoninsulo norde kaj la areo de Strumble Head sur la Pen Cear Duoninsulo en Pembrokeshire sude.

La areoj de la golfo inkludas la "Cardigan Bay Special Conservation Area", naturprotektejon fonditan en 1992 kaj kiu inkluzivas ĉirkaŭ 1 000 kvadrataj kilometroj da marsurfaco kaj ĉirkaŭ 20 kilometrojn da marborda strio sur la suda flanko de la golfo. La naturprotektejo estas dezajnita por protekti besto- kaj plantospeciojn, plejparte la "grandajn tri" speciojn: ordinara foceno, griza foko kaj delfeno.

Cardigan Bay ankaŭ inkluzivas eksperimentan lokon kaj milittrejnan areon de la Ministerio pri Defendo je 6 500 kvadrataj kilometroj kun monitoraj stacioj ĉe pluraj punktoj laŭ la marborda strio. De la kontrolcentro en Aberforth, la ejo estis uzita ekde Dua Mondmilito por testado de diversaj armilaroj, evoluigado de armiloj kaj trejnado kaj atakflugoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]