Golfo Liverpool

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elsatelitaj bildoj de NASA pri la Golfo Liverpool, montrante (laŭhorloĝe) la riverojn Ribble, Mersey, Dee kaj Clwyd.

Golfo Liverpool, aŭ en angla origine Liverpool Bay, estas golfo ĉe la Irlanda Maro inter nordorienta Kimrio, Cheshire, Lancashire kaj Merseyside oriente de la Irlanda Maro. La golfo estas klasika ekzemplo de regiono de nesalaakva influo. La golfo Liverpool historie suferis pro malpliigita oksigenenhavo pro iama amasa elĵeto de rubaĵo, laŭ C.Michael Hogan.[1]

La riveroj Alt, Clwyd, Dee, Ribble kaj Mersey elfluas en la golfo. Tiu estas plena el vrakoj kaj havas multajn subnaĝejojn. La golfo enhavas ankaŭ kuŝejojn el nafto kaj gaso kiaj la Douglas Komplekso, kun kombina ĉiutaga produkta kapablo (Januare 2008) de 60,000 bareloj. La brita ĉefa ĉeborda ventocentralo, nome North Hoyle, situantas ĉe la sudo de la golfo, kiu estas aktiva ŝipovojo al la dokoj de Mersey.

Koordinatoj: 53° 32′ N 3° 12′ U / 53.533 °N, 3.200 °U / 53.533; -3.200 (mapo)

Notoj

  1. C.Michael Hogan. 2011. Irish Sea. eld P.Saundry & C.Cleveland. Encyclopedia of Earth. National Council for Science and the Environment. Washington DC