Mersey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mersey
almara rivero
Bazaj informoj
Situo Nordokcidenta Anglio
Longeco 113 km
Fluo
Fonto kunfluejo de la riveroj Tame kaj Goyt en Stockport
- Koordinatoj 53° 24′ 52″ N, 2° 9′ 24″ U (mapo)53.414444444444-2.1566666666667
Enfluejo inter Liverpool oriente kaj Birkenhead okcidente en la golfeton de Liverpool, parto de la Irlanda Maro
- Koordinatoj 53° 27′ 8″ N, 3° 2′ 23″ U (mapo)53.452222222222-3.0397222222222
Geografio
Map
Mersey
vdr

La rivero Mersey (angle River Mersey, prononco laŭ sistemo IFA mɜːzi) estas rivero en la nordokcidenta parto de Anglio. La nomo estas derivita de la anglosaksa lingvo kaj tradukiĝas kiel "lima rivero". La rivero eble estis la limo inter la malnovaj reĝlandoj Mercia kaj Northumbria kaj por jarcentoj ĝi formis parton de la limo inter la historiaj graflandoj Lancashire kaj Cheshire.

La rivero ekestas ĉe la kunfluejo de la riveroj Tame kaj Goyt en Stockport. Ĝi fluas okcidenten tra la antaŭurbaj areoj de suda Manĉestro, enfluas kanalon subtenante la kanalan akvonivelon, sed post ses kilometroj forlasas la kanalon fluante al Warrington kie la rivero plilarĝigas kaj remallarĝigas kiam ĝi pasas inter la urboj Runcorn kaj Widnes.

De Runcorn la rivero plilarĝigas en grandan estuaro, kiu vastas 5 kilometrojn je ĝia plej larĝa punkto proksime de la haveno Ellesmere. Tiam la rivero fluas norden kiam la estuaro mallarĝigas inter Liverpool oriente kaj Birkenhead sur la duoninsulo Wirral okcidente. Fine ĝi elfluas en la golfeton de Liverpool, parto de la Irlanda Maro. Entute la rivero longas 113 kilometrojn.