Golfo San José

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Golfo San José
golfeto [+]
Koordinatoj42° 20′ 0″ S, 64° 20′ 0″ U (mapo)-42.3333-64.3333Koordinatoj: 42° 20′ 0″ S, 64° 20′ 0″ U (mapo)

Golfo San José (Ĉubutio)
Golfo San José (Ĉubutio)
DEC
Golfo San José
Golfo San José
Lokigo de Ĉubutio en Argentino
Map
Golfo San José
vdr
Golfo Nuevo norde de duoninsulo Valdés.

La golfo San José (Sankta Jozefo) estas golfo situa nordoriente de la provinco Ĉubutio en Patagonio, Argentino, norde de la Istmo Carlos Ameghino kiu kunigas la duoninsulon Valdés kun la kontinento.[1]

Ĝi havas longon oriente-okcidente de proksimume 44,5 km kaj 18,5 km norde-sude. Ĝia enirejo estas 6,8 km larĝa. La istmo Carlos Ameghino sude, 5 km larĝa separas ĝin el la golfo Nuevo.

La pintoj Quiroga kaj Buenos Aires bordigas ĝian enirejon per klifoj ĝis 45 m altaj.

La unuaj registritaj setlejoj en la zono fare de eŭropanoj (hispanoj) datas de 1779.

En la interno de la golfo troviĝas la Insulo Pájaros (Birdinsulo) deklarita "Reserva Natural de Fauna" (Natura Rezervejo de Faŭno) ĉar estas grava nestejo de nombraj specioj de marbirdoj, kaj la tuta duoninsulo estas protektita zono.

Estas en la interno de la golfo nombraj havenetoj, kiaj Sarmiento, La Argentina kaj Pueyrredón.

Referencoj[redakti | redakti fonton]