Gordon (albumo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gordon (album))
Gordon
Kovrilo de la albumo
Albumo fare de Barenaked Ladies
Eldonita de Marton 1992
Registrita dum vintro 1991 / printempo 1992
Stilo Alternativa roko
Longeco 58 minutoj, 15 sekundoj
Diskokompanio Reprise
Produktinto Barenaked Ladies,
Scott Dibble,
Michael Phillip Wojewoda,
Robin Billinton
Kronologio de Barenaked Ladies
Gordon
(1992)
Maybe You Should Drive
(1994)

Gordon estis la debuta KD kaj unua grand-kompania albumo de la anglalingva kantistaro Barenaked Ladies. Ĝi eldoniĝis en 1992 en Kanado kaj akiris duoblan platenan premion rekordtempe. Multaj el la plej famaj kantoj de la grupo aperis sur la disko, inkluzive de "If I Had $1000000", "Be My Yoko Ono", "Grade 9" kaj "Brian Wilson".

Refara versio de la kanto "Fight The Power", unuafoje farita de Public Enemy, estis registrita por la albumo sed estis forigita el la fina eldono. Pli mallonga versio de ĉi tiu kanto aperis sur la posta albumo Yellow Tape. Kvankam oni forlasis ĝin el la albumo, ĝi poste aperis en la muzikaro de la filmo The Coneheads kaj estis poste eldonita kiel varbilo, sole por radio-ludado kaj senpaga varba disdonado.

Listo de kantoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Hello City" (Page, Robertson) - 3:22
  2. "Enid" (Page, Robertson) - 4:07
  3. "Grade 9" (Creeggan, Creeggan, Page, Robertson, Stewart) - 2:53
  4. "Brian Wilson" (Page) - 4:47
  5. "Be My Yoko Ono" (Page, Robertson) - 2:45
  6. "Wrap Your Arms Around Me" (Creeggan, Page, Robertson) - 4:35
  7. "What a Good Boy" (Page, Robertson) - 3:52
  8. "The King of Bedside Manor" (Page, Robertson) - 2:24
  9. "Box Set" (Page) - 4:48
  10. "I Love You" (Creeggan, Creeggan, Page, Robertson) - 4:08
  11. "New Kid (On the Block)" (Dibble, Page, Robertson) - 4:12
  12. "Blame It on Me" (Page, Robertson) - 3:54
  13. "The Flag" (Page) - 3:53
  14. "If I Had $1000000" (Page, Robertson) - 4:27
  15. "Crazy" (Robertson, Wilson) - 4:08

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]